13/06/2017

Ĝenerala Asembleo de ILEI-Catalunya

La pasintan dimanĉon, la 12an de junio, okazis grava kunveno de ILEI-Cat en Badalono.
Tiu landa asocio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj estis fondita en 1999, sed lastatempe ĝi ne agis.
En tiu grava kunveno, kie renkontiĝis 7 homoj (el la 9 nuntempaj membroj), estis aprobita modifo de la statuto kaj estis elektita la nova estraro de la asocio:

Sekciestro: Rubeno Fernández

Sekretario: Viktoro Solé

Estrarano: Jordi Perera

Nia komitatano (reprezentanto en ILEI) estas Rubeno Fernández, kiu partoprenos la venontan kongreson de ILEI en Koreio.

Partoprenantoj de la Ĝenerala Asembleo

Partoprenantoj de la Ĝenerala Asembleo


Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj