02/09/2011

Historia rekreiĝo de historia tago per Twitter

La sieĝo de Barcelono estis unu el la lastaj militaj operacioj de la Milito de hispana sukcedo. Ĝi okazis inter la 25a de julio de 1713 kaj la 11a de septembro de 1714. La batalo alfrontis la defendantojn de Barcelono, la armeon regulan katalunan, trupojn devenajn de la ceteraj landoj de la Kronlando de Aragono kaj aliancanojn de la ĉefduko Karolo, kontraŭ la franc-hispanaj trupoj de Filipo de Anjou.

Kion estus pepintaj la protagonistoj de la 11a de septembro de 1714 en Barcelono tiutage? La informa retejo 3cat24.cat de Televisió de Catalunya, ĉefa publika kataluna televido, pretigis historian ŝajnigon por revivigi la sieĝon de la urbo kaj la lastan batalon kiu draste ŝanĝis la iron de la historio de la katalunoj.

La historian pepumadon plenumas skipo de prestiĝaj ĵurnalistoj kaj historiistoj gvidataj de nia samasociano Dani Cortijo.

Sekvu la historian eventon en #11set1714!

324_11set.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj