10/06/2013

Kataluna Esperanto-Asocio kontribuas en la omaĝa jaro al Salvador Espriu

Jan Petit, la okcitana trinkejo de Barcelono, plenpleniĝis la pasintan 20an de aprilo por akcepti la kontribuon de la katalunaj esperantistoj a la ĉi-jaraj omaĝoj al la poeto Salvador Espriu.

Dum iom pli ol unu horo oni legis la ĉefajn esperantigojn de la verkaro de la kataluna poeto dum granda ekrano montradis la katalunlingvan originalon.

La unua parto estis dediĉita al poemoj de la libro La Tauroŝelo esperantigita de Abel Montagut kiu mem deklamis la poemojn.

La dua parto rilatis al la libro Tombejo de Sinera, esperantigita de Gabriel Mora i Arana. Legis la poemojn la lernantoj de la esperanto-kursoj 2012-2013.

La poemo Provo de kantiko en la templo rolis en tre emocia intervalo. Unue Llibert Puig legis sian premiitan tradukon. Sekvis legado de la esperantigo de Ricardo F. Albert Reyna, kiun ni transkribas ĉi-sube, fare de Teresa Marbà. Estis la unua fojo, ke Marbà legis en brajlo kaj en esperanto, ŝi estas blinda de antaŭ nelonge, kaj ĵusbakita esperantisto.

Provo de kantiko en la templo

Ho, kiel mi lacas de mia
poltrona, olda, tiel sovaĝa lando;
kaj kiel mi ŝatus foriri
norden,
kie, onidire, homoj estas puraj
kaj noblaj, kleraj, riĉaj, liberaj,
viglaj kaj feliĉaj!
Tiam, ĉe la kongregacio, la fratuloj dirus
malaprobe: “Kiel birdo nesto-fuĝa,
tiel homo forlasas sian teron”,
dum mi jam lontane, priridus
la leĝon kaj l’ antikvan saĝecon
de ĉi mia dezerta popolo.
Sed mi ne sekvos mian revon iam;
nur, ĉi tie, restos ĝis la morto.
Ĉar ankaŭ mi estas tre poltrona kaj sovaĝa
kaj amas, krome, kun
dolor’ despera
ĉi tiun mian povran,
ruban, tristan, domaĝan patrujon.

Tradukis el la kataluna R. F. Albert Reyna

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj