12/05/2014

La astura kaj la korsika en konflikto: miloj da personoj iras surstraten por defendi siajn lingvajn rajtojn

Ĉirkaŭ dekmil personoj manifestaciis pasintsabate en Bastia (Korsiko) por depostuli ke Francio plenumu la decidojn de la insula parlamento. La kolektivo Simu di Stu Paese e ci Volemu Campà (Ni estas de tiu ĉi lando kaj volas vivi en ĝi) kunvokis la manifestacion reklamante la kunoficialecon de la korsika, propran fiskosistemon kaj ke la franca konstitucio agnosku la specifecon de la insulo.

La manifestaciantoj petis al la franca ŝtato serioze konsideri la decidojn voĉdone aprobitajn de la Korsika Asembleo, la regiona parlamento de la insulo. La organizintoj konsideras ke tiaj ĉi depostuladoj estas fundamentaj por la tuta korsika socio kaj kredas ke necesas peti ilin en transversala maniero, kun la movigo de ĉiuj sektoroj publikaj kaj sociaj.

Post la manifestacio okazis tumultoj inter manifestaciintoj kaj la polico.

Parizo diras ke “estas neeble” ke la korsika lingvo estu oficiala

La pasintan decembron, la ministro pri franca malcentralizo, Marylise Lebranchu, asertis ke “estas neeble” ke la korsika lingvo estu oficiala. Krome, la ministro agnoskis kontraŭkonstituciaj la aliajn decidojn aprobitajn fare de la regiona ĉambro.

La Korsika Asembleo aprobis pasintjare unuanime peti al la franca ŝtato aprobi la kunoficialecon de la korsika lingvo. Tiu ĉi regiona ĉambro proponis du ĉefajn mediojn enigindajn en la kun-oficialecon: publikan administradon kaj lernejojn. La korsikaj reprezentantoj tiel ĉi defendis, ke la propra lingvo de la insulo devas iĝi enkonduka en la eduksistemo, ĉar nur tiel eblos starigi socion tute dulingvan, en la franca kaj en la korsika.

La astura

Ĉi tiun mankon de bonvolo por la lingvaj rajtoj ne nur havas la franca ŝtato. La hispana ŝtato, kiu teorie havas diversajn oficialajn lingvojn, ankoraŭ devas laŭiri longan vojon kiam temas pri lingva egaleco. Krom la direktaj atakoj al kunoficialaj lingvoj kiel la kataluna per la novaj edukadaj leĝoj (inter aliaj rimedoj lingvomortigaj), la oficialeco de teritoriaj lingvoj kiel la aragona aŭ la astura ankoraŭ restas kiel plenumenda tasko.

Tiusence la pasintan 9an de Majo, okaze de la Tago de la Asturaj Beletroj, la urbo Uviéu vidis la plej grandan manifestacion ĝis nun por depostuli la oficialecon de la astura.

La astura, aŭ astur-leona, estas parolata ĉefe en Asturio, krom ankaŭ en Kantabrio, Leono, Ekstremaduro kaj Portugalio. Nur en tiu ĉi lasta lando ĝi estas oficiala lingvo, ekde kiam la 17an de Septembro 1998 la portugala parlamento tion aprobis unuanime la oficialecon de tiu lingvo parolata en Mirando de l Douro.

BnYCKG_IcAAT2CA.jpg
@JaMarchiani

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj