24/02/2017

Nova numero de Kataluna Esperantisto

0001_2_opt.jpg

Jam elŝuteblas la lasta numero de Kataluna Esperantisto el la KEA-retejo. En ĝi estas tri prilingvaj artikoloj katalune, kun resumoj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj.

La unua estas “Prenoms en esperanto: formes, conjunts, relacions” de Jesus Moinhos. Ĝia resumo estas la jena:

Tiu ĉi artikolo esploras la ekziston de antroponimia sistemo en Esperanto. Unue la aŭtoro kolektadis korpuson konsistantan el Esperanto-motivitaj nomoj. Posta analizo de la korpuso montris, ke ne ĉiuj kazoj lokiĝis en la esperanta lingvokomunumo, kaj ke estas pli da kazoj de inaj nomoj ol de viraj. Taksonomia studo ebligis klasifikon en plurajn ensemblojn, kaj tio estis komparita kun la situacio en aliaj lingvoj; du el tiuj ensembloj, nome la kulture motivitaj nomoj (kaj ties subdividoj) kaj la nature motivitaj nomoj, montris diakronian distribuon. Fine, la aŭtoro studas la strategiojn en nomdonado ene de la esperanta lingvokomunumo kaj la rolon ludatan en ĝi de lingva lojaleco, kaj priskribas la regionajn diferencojn en nomdonado.

La dua artikolo estas “La bellesa de les dones i el pes ideal de la síl·laba en esperanto” de Nicolau Dols. Ĝia resumo estas la jena:

Ĉi tiu artikolo esploras la rolon de akcento en diversaj fonologiaj procezoj de Esperanto, konkrete en la translokiĝo de akcento, kiu foje kuŝas sur la lasta silabo, la kunfandado de du vokaloj en unu, kaj la ŝanĝo de silabkerno per fortigado de duonvokalo kaj malfortigado de vokalo, kiam ilia sekvenco malobeas ĝeneralajn fonologiajn principojn pri silabkonstruado. Mi proponas, ke la deka regulo de la Zamenhofa gramatiko estas la komuna kialo de la tri fenomenoj. La esplorado estas farita kadre de Optimumeca Teorio kaj koncernas realan prononcadon de Esperanto fare de parolantoj el diversaj lingvodevenoj.

La tria estas “L’ortografia txuvaixa en els anys vint i trenta: un exemple dels canvis en la política lingüística soviètica i les seves conseqüències” de Hèctor Alòs i Font. Ĝia resumo estas la jena:

La artikolo prezentas la ŝanĝojn en la lingvopolitiko okazintajn en la du unuaj jardekoj de la ekzisto de Sovet-Unio en la kadro de la ĝeneralaj politikaj ŝanĝoj en la lando. Surbaze de la ekzemplo de la ĉuvaŝa lingvo, oni pritraktas la ortografiajn reformojn impulsitajn inter la mezo de la 1920aj kaj la fino de la 1930aj jaroj, la pruntvortojn, ilian skribon kaj prononcon. Oni montras, ke la decido disvastigi la konon de la rusa en la kunteksto de ŝtat-teroro kaŭzis lavangon da neadaptitaj rusismoj, kiuj konsiderinde ŝanĝis la fonologian strukturon de la lingvo, aparte la fonemaron, la silaban strukturon, la vokalharmonion, la akcentregulojn de la vortoj kaj fonologiajn procezojn karakterizajn de la ĉuvaŝa. Tamen ĉi tiuj ŝanĝoj ne estas la rekta rezulto nur de la stalinaj amasmurdoj de la 1930aj, sed ankaŭ de la engaĝita agado de la sovetia lingvistiko post tio, ke la politika potenco devigis ŝanĝi la orientiĝon de la lingvopolitiko.

Agrablan legadon!

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj