27/11/2014

“Post mia vojaĝo en Katalunio mi komencis relerni mian propran lingvon”

Darmen Tujaqaj estas juna kazaĥa arĥitekto. Li estis kelkajn monatojn en Barcelono pasintvintre por studi kaj tuj fariĝis aktiva esperantisto de la kataluna movado; li partoprenis la kursojn, la zamenhofan tagon kaj la ĉiumardajn konversaciajn rondojn en la trinkejo del CAT.

darmen.jpg

Vi estas el Kazaĥio, ĉu ne? Kion vi opinias pri la kazaĥa lingvo kaj pri la rusa lingvo en Kazaĥio?

Saluton! Jes, mi estas el Kazaĥio.

En Kazaĥio estas du lingvoj: ŝtata lingvo (la kazaĥa) kaj oficiala lingvo (la rusa). Laŭleĝe la kazaĥa lingvo estas prioritata antaǔ la rusa.
Sed fakte, estas enorma kvanto da diversaj sferoj, kie oni uzas nur la rusan lingvon.

Ekzemple, la plejmulto de kazaĥiaj retpaĝoj estas nur en la rusa, 99% de filmoj en niaj kinejoj estas en la rusa, eĉ nia prezidanto (kiu regas ekde la Sovetia tempo ) kunsidas kaj debatas precipe ruslingve… En la kazaĥa li nur faras antaŭpreparitajn alparolojn al la popolo, sed estas klare/memevidente, ke li vivas ruslingve, kaj ne zorgas pri la destino de la lingvo.

Kazaĥoj estas 65% de la kazaĥa loĝantaro(krom kazaĥoj estas aliaj popoloj, kiuj vivas ĉi tie ekde Rus-Imperiaj aŭ sovetiaj tempoj, ili ne konsideras sin kazaĥoj, sed konsideras sin kazaĥianoj). La plejmulto de la aliaj popolanoj tute ne scipovas la kazaĥan lingvon. Eĉ multaj kazaĥoj ne scipovas ĝin.

Krome, ĉi tie estas grandega psikologia baro (precipe en la nordo de la lando): oni konsideras, ke al nekonata homo oni ekparolas nur ruslingve. En la nordo eĉ kazaĥoj, kiuj havas kazaĥajn radikojn, povas ofendiĝi, se iu ekparolas al ili kazaĥe. Multaj homoj el la nordo kaj el grandaj sudaj urboj eĉ fieras, ke ili ne scipovas la kazaĥan, kaj parolas nur ruse. Pro tio, iuj dulingvaj homoj, kiuj povas paroli bone kaj kazaĥe, kaj ruse, ofte sentas sin hontigitaj kiam parolas kazaĥe, nurruslingvanoj konvinkis ilin, ke la rusa lingvo estas pli nobla. Kaj kazaĥoj, kiuj parolas nur kazaĥe pli kaj pli maloftas.

Neniu pridiskutas tiun temon: nurruslingvanoj kaj dulingvanoj ne vidas la problemon, kaj nurkazaĥlingvanoj estas tro malmultaj por influi. Estas iuj homoj, kiuj zorgas pri la lingvo, sed ili ne sufiĉas por ŝanĝigi la situacion.

Malgraŭ tio, la nuna situacio de la kazaĥa lingvo estas pli bona, ol en la sovetia tempo, sed ankoraŭ bedaǔrinda. Ĉar krome estas alia serioza problemo:

Pli kaj pli da homoj parolas kazaĥe dank’ al kresko de la kazaĥaj lernejoj, sed verdire tio ne estas kazaĥa, sed fiaĉa hibrido de kazaĥa gramatiko kaj rusa leksiko. Kazaĥoj povas ne kompreni vin, se vi parolas puran kazaĥan lingvon. Ĉu vi povas imagi tian absurdaĵon? Nuntempe, pura kazaĥa lingvo malofte audiĝas sustrate, feliĉe ke en radio/televido oni parolas korekte.

Mi pensas ke por ŝanĝi tiun teruran situacion, oni devus senigi la rusan lingvon de kiu ajn statuso , samkiel la plejparto de aliaj ekssovetiaj landoj (ekz.: Azerbajĝano, Estonio, Uzbekio,Litovio, Kartvelio, Armenio). Tiuj landoj ne havas tiajn lingvajn problemojn. Bedaŭrinde, nia prezidanto estas tro “rusema” por fari tiun rezolutan paŝon

Vi venis al Katalunio dum 3 monatoj por lerni la hispanan lingvon kaj ĉi tie malkovris alian lingvon (la katalunan). Kio estas vi unua impreso pri tio? Ĉu vi vidas ĝin pozitive aŭ negative? Kaj kio estas opinio post viaj 3 monatoj ĉi tie?

Komence mi iom malĝojis, kiam ekvidis, ke preskaŭ ĉiuj skribaĵoj surstrate estas en la kataluna, ja mi venis lerni la hispanan! Sed ju pli da tempo pasis, des pli mi notadis, ke la situacio de la kataluna tre similas al la kazaĥa, des pli mi komprenis katalunaj homoj. Kaj iom post iom ankaŭ mi iĝis subtenanto de la kataluna sendependeco.

Kvankam la situacioj de ambaŭ lingvoj tre similas, ili tamen estas tute aliaj: la katalunoj tre bone komprenas gravecon de la uzado de sia lingvo en ĉiuj sferoj de la vivo kaj klopodas realigi tiun uzadon. La plejmulto de kazaĥoj eĉ ne vidas tiun problemon.

Malgraŭ Katalunio estas dependa aŭtonomio, estas multaj aferoj, kujn oni povas fari nur katalune, sed ne hispane, ekzemple, lernejoj estas nur katalunlingva. Mi pensas, ke la ebleco fari ion nur katalune estas tre grava, ĉar tio altigas prestiĝon de la lingvo kaj evitas la ekapero de homoj, kiuj neniam lernos “etan negravan lingvon”. Katalunoj opinias, ke ĉiuj, kiuj vivas en Katalunio devas scii la katalunan. Kazaĥoj ne konscias kiom tio gravas, ili eĉ ne povas imagi ke ĉiuj kazaĥianoj povus interparoli kazaĥe (ne nur kazaĥoj).

Mi rimarkis , ke estas multaj katalunoj, kiuj parolas ĉiam katalune malgraŭ socia opinio kaj premado. Mi povas imagi kiel forta estis subpremo al via lingvo en antaŭaj tempoj, sed ĝi travivis kaj floras. Plejparto de kazaĥoj ne havas tian principon.

Post tri monatoj mi estiĝis granda admiranto de la kataluna popolo. Katalunoj meritas sendependecon pli ol iu ajn!

Via restado en Katalunio ŝanĝigis vian pensmanieron pri la kazaĥa lingvo?

Mi lernis en rusa lernejo, kreskis en ruslingva medio, kaj ankaŭ miaj gepatroj scias la kazaĥan malbone, ĉar ili ankaŭ lernis en rusaj lernejoj.

Post mia vojaĝo en Katalunio:

Unue, mi komencis relerni mian propran lingvon. Estas mia denaska lingvo, do ĝi estas por mi iom pli facila ol fremdaj, ĉar mi aŭskultis ĝin multe, kvankam estas iuj aliaj malfacilaĵoj pri la lernado (ekzemple, problemo de jam priskribita supre “hibrida lingvo”, mi ne volas paroli hibride, ĉar ĝi sonas malbonege kaj estas fiaĉa, sed la puran lingvon ne ĉiuj komprenas, do mi devas traduki iujn vortojn al la rusa dum parolado).

Due, post tiu vojaĝo mi penas konatiĝi kun kazaĥlingvaj homoj kaj paroli kazaĥe ĉie.

Trie, nun mi celas edziĝi nur kun kazaĥlingva junulino. Bedaŭrinde, tri el miaj amikoj jam edziĝis kun ruslingvaninoj, kaj nun iliaj infanoj tute ne parolas kazaĥe. Mi esperas, ke vi ne pensos min eŭgenikisto, sed mi opinias, ke por homoj, kies lingvo estas en danĝero de malapero tiu ĉi punkto estas grava.

Ĉu vi pensas, ke la kazaĥa lingvo estas en danĝero nun?

Tute jes, ĉar la kazaĥa lingvo estas uzata plejparte en orala interkomunikado, sed ĉiuj negocoj aŭ ŝtataj aferoj estas kondukitaj en la rusa.

Krome, ĉiu nova generacio parolas kazaĥe pli kaj pli malpure. Ekzemple, miaj amikoj pli-malpli kapablas paroli kazaĥe, sed iliaj infanoj tute ne povas!

Kion vi pensas, ke devas ŝanĝi en Kazaĥio por respekti vian gepatran lingvon?

Fari la samon, kion faras la katalunoj: permesi nur kazaĥlingvajn lernejojn kaj infanĝardenojn. Estigi sferojn, kiujn oni povas fari nur kazaĥe, ekzemple, senpaga lernado en kazaĥlingvaj universitatoj. Kaj klare, forigi la rusan lingvon de nia konstitucio.

Mi komprenas, ke tio estas longa kaj malfacila proceso, sed se ni ne faros tion, nia lingvo malaperos, same kiel la irlanda lingvo.

Dum mi estis en Katalunio, unufoje mi bezonis riparigi miajn ŝuojn. Mi eliris el hejmo kaj komencis serĉi ŝu-riparejon en mia distrikto. Ĉiuj skribaĵoj estis en la kataluna kaj mi devis serĉi ĝin legante indikojn en tiu nekonata lingvo, samtempe mi rigardis ene de la butikoj. Finfine mi trovis skribaĵon, kiu iom similis al la kastilia kaj mi demandis al preterpasanto ĉu la skribaĵo signifas tion, kion mi pensis. Li konfirmis. Se la skribaĵo estus dulingva, mi eĉ ne priatentintus la katalunan, nur la hispanan, kaj neniam ekscius, kion signifas “calçat”.

Kiel vi malkovris Esperanton?

Mi tute hazarde trovis ion prian en retpaĝo, legis ĝin kaj tre interesiĝis.

Ni parolu pri vi, kion vi ŝatas fari en via libertempo?

Lingvoj estas mia ŝatokupo, mi ne tre sukcesis en iu certa lingvo, sed lingvoj tre interesas al mi. Lastatempe mi nur studas por plibonigi la kazaĥan.

Ĉu vi daŭre parolas kun personoj pri Katalunio?

Tute jes, kiam ie komencas diskuto pri lingvoj, mi ĉiam rakontas pri Katalunio kaj ĝiaj homoj, kiuj rezistas al hispana politika kaj kultura subpremado. Mi diras, ke ni devus agi same. Iuj homoj konsentas kun mi, iuj pensas, ke mi troigas pri la endanĝeriĝo de la kazaĥa lingvo.

Ni vidis ke Vilaweb publikigis artikolon vian, temas pri letero kiun vi skribis al Viktoro. Kio igis vin skribi ĝin?

Viktoro estis mia instruisto de Esperanto kaj li rakontis al mi multajn aferojn pri la kataluna kulturo kaj lingva situacio, do mi decidis kunhavi miajn pensojn kaj impresojn post la vojaĝo.

Koran Dankon Darmen. Ni esperas ke ni povos renkontiĝi baldaŭ, ĝis, amiko!

Ĝis baldaŭ! Dankon pro la intervjuo, mi ĝojis respondi la demandojn

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj