Post la jubilea pasintjara Universala Kongreso en Lille, ĉi-jare la slovaka teamo, kiu de 2008 respondecas pri la Somera Esperanto-Studado, organizis la 101-an Universalan Kongreson en la slovaka urbo Nitra. Partoprenis 1250 esperantistoj el 60 landoj, inter ili 13 katalunoj (8 el ili KEJ aŭ KEA-anoj).
Tre impresis nin la engaĝiĝo de la urbo Nitra en la kongreso: ĉie en la urbo vidiĝis esperantaj flagoj kaj afiŝoj pri la kongreso. Aldone en superbazaro, en la sinagogo kaj en la ĉefa urba teatro troviĝis detalaj ekspozicioj pri esperantaj aferoj kaj la urbestro mem partoprenis la ĉefajn solenaĵojn de la aranĝo kaj organizis (kaj pagis!) la malfermajn kaj fermajn koncertojn okazintaj en la ĉefa placo alireblaj al ĉiuj urbanoj kaj kongresanoj.
Movada Foiro
Pro la favora vetero la Movada Foiro okazis ekstere antaŭ la kongresejo. Nia prezidanto Josep Franquesa profesie reprezentis nin kaj renkontis malnovajn amikojn el pluraj kontinentoj. La vizitintoj demandis al ni pri la novaj eldonaĵoj de KEA kaj furoris la malmultaj ekzempleroj kiujn ni kunportis por vendi.
Solena Inaŭguro
La solena inaŭguro de la kongreso okazis en la urba sportejo, kie parolis la ĉefaj respondeculoj de la aranĝo: Petro Baláž (prezidanto de la Loka Kongresa Komitato), Mark Fettes (prezidanto de UEA) kaj ankaŭ kelkaj respondeculoj de la slovaka registaro kaj la urbestro de Nitra. Ĝi ne estis tiel impresa kiel la solena inaŭguro de la jubilea pasinta jaro, tamen ĝi estis digna komenco de UK.
Internacia Kongresa Universitato
Kadre de la kongreso okazis la 69-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. Inter la tre altnivelaj kursoj pri pluraj temoj rimarkindas Naŭ demandoj pri lingva justeco en la fakliteraturo de nia samasociano Xavi Alcalde (vi povas legi rilatan artikolon lian pri la sama temo en la lasta numero de Kataluna Esperantisto), kiu fariĝis ankaŭ parto de kurso kadre de la Akademio Internacia de la Scienco. Aliaj du AIS-kursoj estis tiu de Bengt-Arne Wickström pri lingvaj rajtoj kaj tiu de Amri Wandel pri astrobiologio. Aldone, menciindas la interesega prelego Socia justeco kaj publika sano kiel principoj fronte al la neatendita kontraŭstara sinteno al vakcinoj majstre eldirita de José Antonio Vergara, la interesplena Edukado al repaciĝo: Kanadaj lernejoj alfronte al la indiĝena realo de Mark Fettes kaj la altscienca Novaj teknikaj evoluoj por bildigi procezojn je atoma kaj subatoma niveloj de Orlando Raola, kiu tre bone sukcesis komprenigi eĉ al la nefakuloj la bazajn aferojn de sia fako.
Kongresa Temo
La ĉi-jara Kongresa Temo estis Socia justeco – lingva justeco.
“Diversaj komprenoj de la daŭra aspirado al paco kaj frateco inter la homoj ofte montriĝis kiel unu el la ĉefaj motivoj subteni Esperanton […] Ne malofte, la aktivuloj por Esperanto emas engaĝi sin en luktoj kontraŭ diversaj formoj de lingva maljusteco, kiuj foje estas flanko de pluraspekta, pli larĝa fenomeno, en mondo kie pligrandiĝas seriozaj formoj de malegaleco ene de kaj inter pluraj landoj kaj regionoj.” (el la programlibro de la kongreso).
Reĝisoris Giridhar Rao, Manuela Ronco kaj José A. Vergara, kiuj moderigis debatojn kaj prezentis la prelegantojn, inter kiuj estis Xavi Alcalde, enkondukinte la unuan sesion per prelego pri la rilato inter lingva justeco kaj lingvaj konfliktoj.
La Kongresa Temo estis ankaŭ unu de la argumentoj de la movadaj podkastoj kiuj okazis tage en tujaj elsendoj, kun rekta partopreno de la ĉeestantoj kaj de la aŭskultantoj rete. Interalie, rimarkindas ankaŭ tiuj pri Esperanto-instruado, faka agado pere de Esperanto, Esperanta kulturo, parolado pri UEA kaj venonta UK en Seulo.
Esperantologia Konferenco
La 39-a Esperantologia Konferenco titoliĝis Evoluo kaj evoluigo de la internacia lingvo Esperanto: diversspecaj influoj kaj faktoroj. Dum tri horoj la prelegantoj, tre bone reĝisoritaj de Orlando Raola, prezentis siajn kontribuojn al sufiĉe granda ĉeestantaro en ege varma salono. Menciindas la prelego de Christer Kiselman pri la rilato de Zamenhof kun la jida lingvo kaj tiu de Federico Gobbo pri la zamenhofa uzo de la esprimo “lingvo internacia” anstataŭ “internacia lingvo”.
Aliaj prelegoj
Inter la prelegoj kiuj ne apartenis al IKU/AIS, EK kaj Kongresa Temo, elstaris Kiel efike lerni fremdajn lingvojn de la slovaka interpretistino Lydia Machová, kiu tre klere klarigis al la multnombra ĉeestantaro sian metodon por lerni ĉiun duan jaron novan lingvon. La prelego estis tiel sukcesa, ke ĝi ripetiĝis en alia pli granda salono la sekvan tagon. Laŭ tiu juna poliglotino sukcesa lernado de fremda lingvo baziĝas sur kvar punktoj: amuziĝo (ĉiam serĉi interesajn temojn), kvanto (multe legi, multe aŭskulti, multe paroli), frekvenco (regula kontakto kun la cellingvo) kaj sistemeco (regula memkontrolado de la ekzerctipoj).
Aliflanke, niaj samasocianoj Michael Boris Mandirola kaj Enric Baltasar sukcese gvidis du atelierojn dum la Kleriga Lundo celante la trejnadon de aktivuloj pri strategia planado.
Aliaj eventoj
Kadre de la UK, okazis ankaŭ interesaj eventoj ekster la UK. Interalie, rimarkindas la altnivela internacia konferenco pri lingvopolitiko “Lingva komunikado en la Eŭropa Unio”. Krom spertuloj, partoprenis altrangaj politikistoj, inkluzive de la eŭropa komisionano pri sano, la litva Vytenis Andriukaitis, kiu prelegis Esperante. Fakte, la zamenhofa lingvo estis unu el la laborlingvoj de la konferenco, kune kun la slovaka kaj la angla.
KER-ekzamenoj
Kiel kutime, kadre de la kongreso, oni okazigas KER-ekzamenojn. Partoprenis entute 18 personoj el 13 landoj. Kvar katalunoj ekzameniĝis (Saioa, Nicolau, Krishna kaj Toni). Nia samasociano Viktoro Solé, kiu estis helpanto, ricevis de Katalin Kováts la atestilojn de la ekzameniĝintoj de la pasintjunia sesio en Sabadell.
Koncertoj
La muziko, kiel ĉiam, estis grava ingredenco de la kongreso. Elstaris la germana blinda muzikisto Kaŝi (kiu unuafoje koncertis en Universala Kongreso, atinginte grandan sukceson) kaj Sepa kaj Asorti, litova familia muzikgrupo, kiu dancigis multajn kongresanojn kaj urbanojn. En pli malgrandaj ejoj kantis ankaŭ Georgo Handzlik kaj Mikaelo Bronŝtein, kaj debutis la junaj katalunoj Noa Aymamí kaj Martí Solé.
Teatro
Tre suprizis nin, ke la ĉefa kongresa teatraĵo estis La kredito, majstra verko de la kataluna aŭtoro Jordi Galceran (El crèdit, 2013) esperantigita de Georgo Handzlik, kiu aktoris kune kun Saŝa Pilipovic. Temas pri verko jam surscenigita en aliaj landoj, inkluzive de la pasinta hispana kongreso en Herrera del Duque. La rezulto estis tiel profesia kaj altnivela, kiel ĉiu bonega nacilingva teatraĵo. Oni devas ankaŭ danki al Jordi Galceran pro la fakto, ke li permesis tiujn esperantajn prezentaĵojn tute senpage.
Solena Fermo
En la Solena Fermo oni anoncis la nomojn de 14 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado. Inter aliaj, menciindas Ĵomart Amzejev kaj Natalja (Nataŝa) Gerlach (Svedio) pro longtempa kontribuado al la Esperanto-muziko, Jean Codjo kaj Adjévi Adjé (Kanado, Togolando) pro longdaŭra agado por Afrika Esperanto-Movado kaj Ruth Kevess-Cohen (Usono) pro granda kontribuo al la kreo kaj subtenado de la E-kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo.
Fine, estis oficiale anoncite, ke la UK-2018 okazos en Lisbono.
Junulara Programo
Estas konate, ke la slovaka esperantistaro estas ĉefe juna kaj agema kaj ili bone profitis la okazon por starigi viglan junularan programon, kiu inkluzivis internacian manĝvesperon (la partoprenintoj kunportis tipajn sialandajn frandaĵojn), noktan diskejon, ĉarman gufujon kaj gravan futbolmatĉon inter loka klubo kaj kuraĝa esperantista teamo preskaŭ venkinta. Inter la plej seriozaj programeroj nia samasociano Enric Baltasar gvidis Movadajn studkazojn kaj Rolludon pri konvinkado.