Tri lingvistoj engaĝiĝintaj. Tiel prezentis Ferriol Macip, ceremoniestro, la prelegontojn Lluís de Yzaguirre, Jordi Solé i Camardons kaj Juan Carlos Moreno Cabrera, antaŭ kvindeko da homoj kiuj ree plenigis la salonon de Vilaweb. Temis pri la dua sesio de la prelegserio pri minoritataj lingvoj kaj lingvaj imperiismoj aranĝata ĉi-jare de Kataluna Esperanto-Asocio. La tria, kaj lasta, sesio de tiu prelegserio okazos la 8an de julio kaj proponos la prelegon de la profesoro Michele Gazzola, kiu analizos kio estas lingva justeco en Eŭropa Unio kaj kiel ĝi estas mezurebla.
Kvankam la tri lingvistoj havis similajn vidpunktojn rilate al la demandoj proponitaj, estis rimarkeblaj kelkaj nuancoj. Tiel, ekzemple, el leĝa vidpunkto, De Yzaguirre asertis, ke en eventuala kataluna respubliko neniu oficiala lingvo estos necesa, sed kompreno de la kataluna ja estu deviga por esti civitano. Siaflanke, Moreno Cabrera proponis, ke la kataluna estu la sola oficiala lingvo kiel defendo de lingva imperiismo, rilatanta la uzon de la hispana lingvo, tiu nuntempan kaj tiun post sendependiĝo de la lando. Meza estis la vidpunkto de Solé i Camardons, kiu asertis, ke la kataluna devos esti la sola necesa lingvo, dum la aliaj estu utilaj lingvoj en kunteksto kie, lingva politiko, estos pli grava afero ol nuntempe estas.
Aliflanke, la partoprenantoj forte malaprobis la rolon de la angla, evidentigante la maljuston de la fakto, ke kelkaj landoj favoras pro la nuntempa “socilingvisma ordo”, laŭ difinis Solé i Camardons. Ankaŭ De Yzaguirre insistis sur la stranga supereco kiun oni supozas al unulingvuloj ol al la plurlingvanoj. Sed la plej frapanta diskurso estis tiu de Moreno Cabrera, kiu reliefigis la ideologion, ofte nekonscian, ligitan al la superregantaj lingvoj. “Imperiismo unue konkeras la menson”, li diris, kaj ĉiuj konsentis.
La sekva debato pritraktis aliajn temojn kun pasio kaj evidentigis sanan kaj pluralan vidpunktaron. Menciindas la duobligo de filmoj, la rilato de Esperanto kaj lingva diverseco, la diversaj manieroj por kompreni la lingvan justecon aŭ la estonto de aliaj minoritataj lingvoj de Iberio, kiel ekzemple la aragona.
En la aranĝo oni menciis honorige la profesoron Jaume Sastre, kiu ĝuste tiutage ĉesis 40-tagan malsatstrikon por la katalunlingva instruado en Balearoj. Inter la publiko estis elstaraj fakuloj kiaj Teresa Marbà aŭ Montserrat Franquesa. Aliflanke, iom antaŭ la ronda tablo organizita de KEA, Vilaweb intervjuis Juan Carlos Moreno Cabrera.
Taula Rodona sobre imperialismes lingüístics per vilawebtv