Zamenhofa tago 2025

04/01/2026

Ĉi jare, la 14-an de decembro, KEA kaj KEJ kunorganizis la Zamenhofan Tagon en la sidejo de la Consell Nacional de la Joventut de Catalunya, en Barcelono.

La ejo estis ege konvena kaj  ĉeestis ĉirkaŭ trideko da homoj; ĝi ekis per spektado de la gajnintaj filmetoj de la Usona Bona Filmfestivalo 2025. Tuj poste okazis  komuna tagmanĝo kun alportitaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kiujn oni kundividis.

Jam manĝinte estis  prezentitaj la venontaj kongresoj en nia lando: la Internacia Junulara Kongreso (IJK) kaj la 41-a Kataluna Kongreso de (41-a KK).Kolofone devis okazi la solena enmanigo de la unua eldono de la premioj por la esplorlaboroj (Treball de Recerca), bedaŭrinde pro la ekzamenperiodo la gajninto kaj la dua kandidato ne povis ĉeesti. Tamen oni prezentis la nomo de ambaŭ laŭreatoj kaj  oni faris prezenton de la premio al la ĉeestantaro.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.