11/07/2011

Altnivela Esperanto-kongreso en El Escorial

Mi partoprenis la 70an Hispanan Kongreson de Esperanto, kiu okazis en San Lorenzo del Escorial (apud Madrido) de la 28a de junio ĝis la 2a de julio, sufiĉe longa kongreso en bela kaj impona urbo.
El la bunta programo elstaris tri altnivelaj atelieroj gvidataj de kleregaj homoj: Jorge Camacho gvidis poezian atelieron kie, kaj per siaj propraj poemoj kaj per aliulaj verkoj, li klarigis al ni la poezian esencon. Taŭga komplemento de tiu kurso estis la deklamada ateliero de Miguel Fernández. Tiukaze la vidpunkto transiris el la verkista flanko al la deklamista parto de la afero. Kaj tria ateliero, kiu kunigis prozon kaj poezion, estis la traduka ateliero gvidata de Antonio Valén. Aldoniĝis al la tre saĝaj klarigoj de la gvidantoj la interesegaj komentoj de la partoprenantoj, ĉefe, ĉar tiuj gvidantoj partoprenis kiel „lernantoj” ankaŭ la aliajn atelierojn. Do imagu, kio povas esti sidi ĉe Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj aliaj fakuloj kiel Liven Dek en la traduka ateliero de Antonio Valén!

Estis ankaŭ kelkaj interesaj prelegoj, kiujn mi povis ĉeesti: José María Salguero (Kani) kaj Andy Hernández prelegis pri Vikipedio, Pedro Hernández pri Mongolio, kaj Ana Manero prezentis la interesegan projekton Bitoteko (pri enretigado de esperantaj dokumentoj kaj libroj). Nova formo de prelegado, peĉakuĉo, permesis fari 7 sinsekvajn prelegojn en malpli ol unu horo. Bedaŭrinde, tiu formato estas tro rigida (20 bildoj, kiuj daŭras po 20 sekundoj) kaj iomete streĉiga kaj por la prelegantoj kaj por la ĉeestantoj. Mi komprenas, ke la celo estas, ke la prelegantoj ne longigu la aferon, sed estus pli bone se oni donus pli da libereco al la parolanto kadre de la maksimuma tempo.

Vespere oni havis ankaŭ buntajn aferojn: teatraĵo de Georgo Handzlik, filmo, kaj koncertoj (la ĥora kvaropo Sinkopo, Georgo Handzlik kaj Kimo).

Okazis kurso por komencantoj, KER ekzamenoj kaj prelego en la hispana pri Esperanto por la vilaĝanoj.

La ĉefa aranĝo estis la interesega debato inter Renato Corsetti kaj Jorge Camacho pri lingvo kaj movado tre bone moderigita de Toño del Barrio. Tiu debato, kaj ankaŭ multaj aliaj prelegoj, estis rekte elsenditaj rete.

Mi mallonge (kaj sufiĉe malbone) prezentis la venontan Katalunan Kongreson de Esperanto kaj la Muzeon de Esperanto de Subirats kadre de la publika prezentado de asocioj kaj eventoj.

En la malpli pozitiva flanko oni rimarkis, ke la partoprenantoj estis malmultaj, nur kvindeko da homoj (plejparte hispanaj viraj mezaĝuloj), kaj ke la kongresa temo, Esperanto 3.0 E-agado en la 21a jc., ne estis sufiĉe videbla kaj fakte ĝi ne rolis kiel konduka fadeno de la kongreso. Mi ne scias ĉu estas necese, ke ĉiu kongreso havu temon, ĉefe kiam la plejparto el la eventoj ne havas rilaton al ĝi.

Kiel kutime, kunmanĝado kaj bierumado estis unu el la plej gravaj partoj el la kongreso, kaj la fakto, ke estis malmultaj homoj, fakte permesis bonan interkonatiĝon inter ĉiuj gekongresanoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj