12/09/2011

En la Asocia Foiro de la Kataluna Landaro

Kataluna Esperanto-Asocio starigis budon hieraŭ en la Asocia Foiro de la Kataluna Landaro okaze de la nacia tago de Katalunio, la 11an de septembro. La foiro celas grupigi ĉiujn asociojn de la lando kaj en ĝi okazas prelegoj, koncertoj kaj ĉiuspecaj aranĝoj. La budoj estis ĉi-jare pli nombraj kaj la vizitantoj estis sufiĉe multaj pli ol pasintjare. Niaj rezultoj post unu mateno tie estis pli altaj ol tiuj pasintjaraj post la tuta tago.

La ĉefa intereso de la preterpasantoj estis la celoj, valoroj kaj principoj de la Asocio kaj pri la ĉi-jaraj kursoj de Esperanto. Krome, oni petis al ni helpon por filmeto en Esperanto. Ni okupiĝos pri traduko de la dialogo kaj pri helpo al aktoroj bone prononci.

La plej petitaj libroj estis La Eta Princo, esperanta traduko de Le Petit Prince de Saint-Exupéry, kaj la libro Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro“. Jordi Solé i Camardons kaj Karles Berga disvendis siajn eldonaĵojn en nia budo, kiujn ŝajne tre ŝatis la publiko.

La nova formato de la revuo Kataluna Esperantisto estis tre bone akceptita de la publiko interesiĝinta pri lingvaj rajtoj, kaj la fakto publikigi artikolojn de Sapir kaj pri Sapir vekigis laŭdojn pri la seriozeco de nia Asocio.

Inter la anekdotoj kutime okazantaj en niaj budoj, elstaras la vizito de du eksterlandaj knaboj, unu el Usono kaj alia el Parizo, kiuj scipovis la internacian lingvon. Sed la plezuro pligrandiĝis kiam ni ricevis la viziton de kelkaj samasocianoj, ĉefe Josep-Enric Peres i Blesa el Valencio kaj Vagn Frausing el Danio, kaj de Jesús Armengol, kiu venis el Usono ankaŭ por partopreni la nacian tagon.

IMG_1387_W.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj