21/12/2022

Kataluna Esperanto Asocio festas historian Zamenhofan Tagon

La pasintaj 16-an kaj 17-an de decembro, Kataluna Esperanto Asocio festis la Tagon de Zamenhof, omaĝe al  Ludoviko Lazaro Zamenhof, kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto. La aranĝoj precipe taŭgis por prezenti eldonajn novaĵojn rilatantaj al Esperanto kaj ĝiaj pioniroj.

Estis prezentitaj novaj verkoj de la kolektoj “Montserrat Franquesa i Gòdia” kaj “Jaume Grau Casas”

En aranĝo okazinta ĉe Espai Vilaweb de Barcelono vendredon la 16-an de decembro, prezentiĝis du novajn librojn, eldonitajn de la Asocio. Unuflanke, la libro “Forte Verki / Escriure amb força” prezentas, esperante kaj katalune, kolekton de poemoj, verkitaj de inoj, kiuj estis premiitaj en la Internaciaj Floraj Ludoj de Kataluna Esperanto Federacio dum la tri unuaj jardekoj de la 20a jarcento. Tiujn poemojn kolektis Elisabet Abeyà kaj Xavier Margais, kiuj en ilia parolado substrekis la celon de elstarigi  aron de inaj verkistoj kiuj estis maljuste malvidebligitaj en la Floraj Ludoj.

Aliflanke, la respondeculo pri eldonoj de Kataluna Esperanto Asocio, Carles Vela, prezentis la libron “Antologio de Soleco kaj aliaj rakontoj”, libron kiu kolektas selektaĵon de fragmentoj de Soleco kaj tri rakontojn de Víctor Català, kaŝnomo de Caterina Albert. Inter la aŭskultantaro estis la heredantoj de la tradukisto de Soleco, kiuj dankis la novan publikigon de la verko de ilia avo.

Subirats prezentas sian Esperanto-spacon

Sabaton, la  17-an de decembro, en la multcela spaco de Centre Agrícola de Subirats en Sant Pau d’Ordal, prezentĝiis la projekto de la nova esperanto-spaco, kiu estas jam konstruata en tiu ĉi urbo de Alt Penedès. La loka magistratano pri kulturo, Francesc Perea, prezentis  la ĉefajn trajtojn de la projekto, kiu ne nur celas kontrui spacon kiu kolektaula publikaĵojn de la antikva Muzeo de Esperanto de Subirats, sed ankaŭ centron de interpretado de la loka esperantista tradicio. Sammaniere, kultura vojo estis prezentita, kiuj estas dezajnita kiel akcesoraĵo de Esperanto-Centro.

Nova libro pri Frederic Pujulà

En tiu sama aranĝo, la doktoro pri Kataluna Filologio Imma Farrés prezentis la libron “Frederic Pujulà i Vallès: remembrances a cavall entre dos segles” (Frederic Pujulà i Vallès: memoraĵoj inter du jarcentoj”), grandega verko kiu kolektas membiografiajn tekstojn kaj poŝtaĵojn de Frederic Pujulà, unu el la malpli konataj verkistoj de Modernisma stilo, amiko de artistoj kiel Picasso aŭ Víctor Català. Elstariĝis ke Frederic Pujulà estis  la verkisto de la unua scienc-fikcia romano en la kataluna lingvo, “Homes sintètics” (Sintezaj homoj). Alimaniere, estis unu el la plej gravaj pioniroj de esperanto en Katalunio, publikigis gramatikojn kaj vortarojn kaj prezidis la 5-an Internacian Kongreson de Esperanto en Barcelono en la jaro 1909.

La instituciaj eventoj fermas la celebradon

Laste, okazis senpompa ceremonio de transdono de la redaktorado de Kataluna Esperantisto, la oficiala asocia revuo, de Elisabet Abeyà kaj Xavier Margais al Pere Fornells, nova redaktoro de la revuo. Dum la okazigo estis kortuŝa rememoro pri Montserrat Franquesa, eldoninto de la revuo, kiu forpasis tuj post la transpreno de la respondeco kaj la eldono de unu numero.

Fine, la ĉeestintoj tradicie kuntagmanĝis en apuda restoracio.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj