11/10/2012

La Internacia Kataluna Instituto por la Paco publikigis monografion pri la katalunaj esperantistoj

Pau_picasso.png
La Internacia Kataluna Instituto por la Paco (ICIP) publikigis studon de Hèctor Alòs titolita “Els esperantistes catalans. Un col·lectiu pacifista en un món global” (Katalunaj esperantistoj. Pacisma anaro en ĉioampleksa mondo).

La monografio estis publikigita de ICIP en la kolekto Working Papers, per kiu la instituto celas krei malfermitan forumon pri temoj rilataj al paco, konfliktoj kaj sekureco. La celo estas malfermi debatadon kaj diskutadon pri la nuntempaj problemoj, teoriaj aŭ praktikaj, la tenado de la paco kaj la solvo de konfliktoj. Per tiu ĉi kolekto ICIP celas meti je ĉies dispono tekstojn alireblajn, valorajn kaj reviziitajn de spertuloj.

En ĉi tiu laboraĵo, Alòs unue skize prezentas la Esperanto-movadon, klarigante la ligojn inter pacismo kaj esperantismo, precipe en Katalunio. Tuj poste, surbaze de enketo al tiu subaro de la pac-movado, la esploro, unuflanke, komparas la ecojn de tiu kolektivo kun tiuj de la kataluna socio kaj de la esperantistoj en diversaj aliaj landoj. Aliflanke, ĝi analizas la grupon mem kaj la eventualan evoluon de la membroj.

La esploro ne subkomprenas, kiel antaŭaj enketoj en aliaj landoj, la membrecon en landa asocio kiel sinonimon de esperantisteco, sed aparte interesiĝas pri la difino de la koncepto “esperantisto” kontrastigante diversajn respondojn.

La rezultoj montras plurajn atentindajn deviojn de la katalunaj esperantistoj disde siaj samlandanoj, aparte pri klereco, politikaj sintenoj kaj okupado de la libera tempo. Samtempe ĝi konfirmas la rezultojn atingitajn inter alilandaj esperantistoj, malgraŭ kelkaj rimarkindaj diferencoj eventuale klarigeblaj pro la nacia kaj lingva minoritateco de la katalunoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj