Ekziliĝi por eviti malliberejon

Resumo: Neesperantista filologino, Imma Farré i Vilalta, dum esplorado por sia doktora tezo malkovras la neeldonitan ege interesan verkaron de la grava esperantista pioniro Frederic Pujulà i Vallès (1877-1963), prezidanto de la 5-a Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono en 1909, kun la ĉeesto de Dr. Zamenhof. Li devis ekziliĝi por eviti esti malliberigita en 1905 kaj 1923. Tamen li ne decidis fari tion denove kiam la diktaturo de Franco alproksimiĝis ĉar li eble pensis, ke ĝi daŭrus 4 tagojn sed ĝi daŭris 40 jarojn… Malliberigita pro lia katalunisma kaj respublikana agado kaj mort-kondamnita, kio estis komutita al dudek jaroj kaj unu tago, kaj liberigita en 1946, pro sia maljuneco, li estis senigita je laboro kiel ĵurnalisto kaj advokato, pro kio li vivis en malriĉeco ĝis lia morto, en Barjamon, en februaro 1963. La neeldonita verko “temas pri tiu speco de literaturo, kiun oni faras senintence, senkonscie, per kiu oni povus rekonstrui tutan mozaikon de senrilataj situacioj sed ĉiam kun kritika gvidlinio. Temas pri simpla ĝenro, specifa el la parolado, fiksita skribe kaj, jen la tubero en la afero, ke post la jaroj, filologino ĝin elfosis por doni al ni materialon prenitan el la propra vivo de mondo antaŭ pli ol cent jaroj”, laŭ klarigis D-ro Josep Murgades, prezidento de la doktora tezo de la aŭtorino.

Recenzo verkita de Joan Inglada i Roig

Historio ripetiĝas. En 2017, antaŭ ol li estis enprizonigita, la prezidanto de Katalunio, Carles Puigdemont kaj kelkaj membroj de lia registaro ekziliĝis kaj la hispana kontraŭ-katalunismo ne povis malliberigi ilin; aliaj membroj de lia registaro kiuj restis en la lando estis malliberigitaj. Frederic Pujulà i Vallès (1877-1963), en 1905, ankaŭ devis ekziliĝi, por eviti esti malliberigita, ĉar li denuncis la “faktoj de ¡Cu-cut!”, en artikolo kiun li publikigis en la revuo Tra la Mondo. Hispana militisto, esperantisto, raportis tion al siaj superuloj, sed bonŝance, Pujulà havis bonan amikon en la Stabejo de Ĉefgeneralo de Barcelono, kiu avertis lin foriri, se li ne volas esti malliberigita. La “faktoj de ¡Cu-cut!” okazis en Barcelono, kiam la hispanaj militistoj sturmis kaj detruis la oficejojn de la gazeto La Veu de Catalunya (la kataluna voĉo) (1889-1937) kaj la satira kaj humura semajnĵurnalo ¡Cu-cut! (kukolo) (1902-1912). Ekzilita en Francio, Pujulà edziĝis al Germaine Rebours kaj fariĝis franca ŝtatano, kio permesis al li reveni sekure al Katalunio en 1908. Pujulà estis direktoro kaj prezidento de la 5-a Internacia (Universala) Kongreso de Esperanto, organizita de li kaj sia edzino, okazinta en septembro 1909, kun ĉeesto de Dro. Zamenhof kaj ĉirkaŭ du mil partoprenantoj el la tuta mondo. Li ankaŭ estis la iniciatanto de la Internaciaj Floraj Ludoj kiuj okazis dum la UK-1909.

Filologino, ne esperantisto, remalkovras tiun kataluniston kaj esperantiston, filo de bonhava familio, kiu vivis en Kubo ĝis la aĝo de 9 jaroj ĉar lia patro havis negocojn tie. Li rakontas al ni pri sia tempo en la lernejo Vilar en la Plaça de Catalunya (placo de Katalunio) de Barcelono, burĝa lernejo de la fino de la 19-a jarcento, kiu transformiĝadis pro la Universala Ekspozicio de 1888. Pujulà diras: “En la lernejo Vilar, kie mi havis la honoron fari tie abiturienton, kaj mi diras fari kaj ne studi, ĉar, dotita de monstra memoro, mi ne bezonis studi: sufiĉis legi tekston, por ke ĝi estu enigita en mian kapon. Simpla legado de paĝo de logaritmoj permesis al mi ripeti ĝin sen erari eĉ unu nombron kaj gajni vetojn de ĉokoladaj pecoj… Kalkulu la laboron, kiun mi havis en ĉi tiu vivo, por forgesi ĉion, kio malhelpis min, kio ne estas malmulte, ĉar inter tio, kio estas instruata al ni, kiam ni estas junaj kaj ne povas defendi nin, estas multe da krueleco.”

Portreto de Frederic Pujulà, pentrita de Picasso

En 1900, li skribis en en periodaĵo Las Noticias (la novaĵoj) favoran recenzon de la dua ekspozicio de Picasso, kiun li okazigis en la taverno Els Quatre Gats (la kvar katoj), kiu konsistigas la nuran konatan skriban atestaĵon de la komencoj de la arta kariero de la pentristo. Elstara redaktoro de la katalunisma revuo Joventut (juneco) (1900-1906), federisma respublikano, popularigisto de Esperanto kaj iniciatinto de esperantismo en Katalunio, aŭtoro de teatraj verkoj atribuitaj al la Ibsen-a ideoteatro, verkis ankaŭ biografiajn studojn, didaktikajn verkojn kaj la unuan sciencfikcian romanon en la kataluna lingvo Homes artificials, (artefaritaj homoj) (1912). Pujulà frekventis la modernisman kaj bohemian etoson de Els Quatre Gats la ĉefa centro de la kataluna modernismo, kaj en Barcelono kaj Parizo li ekrilatis kun multaj artistoj kaj verkistoj kiel Pablo Ruiz Picasso kiu portretis lin fumante pipon.

Li aliĝis al la unua mondmilito libervole, pro siaj idealoj pri libereco, en 1914, kiel franca civitano, en kompanio de telefonistoj, sed ankaŭ batalante en la unua linio, korp-al-korpa, per bajonetoj. Li skribis du romanojn kaj artikolojn pri la traŭmata milita sperto. Reveninte al Barcelono, li estis nomumita plenuma sekretario de la Fira de Mostres  (komerca foiro) de Barcelona (1920) kaj plu laboris por la respublikana gazeto El Diluvio ĝis ĝia fermo en 1939, unue kiel korespondanto en Parizo (1923-1933), poste kiel redaktoro kaj ĉefredaktoro kaj, en la lasta jaro, laboris kiel direktoro. En 1923 li denove devis fuĝi al Parizo, ĉar li estis avertita ke li povas esti malliberigita laŭ ordono de la nova registaro de Miguel Primo De Rivera, kaj li razis sian barbon por transiri la landlimon nerimarkite. En Francio li sukcesis fariĝi ĝenerala sekretario de la Asocio de Eksterlandaj Ĵurnalistoj.

Ĝuste post la eniro de la trupoj de Franco en Barcelono, li estis malliberigita, submetita al milita konsiliĝo pro sia katalunisma kaj respublikana kariero kaj kondamnita al morto, kio estis ŝanĝita al malliberigo dum dudek jaroj kaj unu tago. Pro lia grand-aĝo, li estis liberigita en 1946, sed senigita labori kiel ĵurnalisto kaj advokato.

Multe strangas, ke Pujulà ne decidis foriri al Francio dum la Retiriĝo (ekzilo de la respublikanoj) komence de 1939. Li estis jam 60-jara kaj eble li ne kredis, ke Eŭropo permesos starigi faŝismon en la hispana ŝtato; eble li pensis, ke Franco daŭros 4 tagojn sed li daŭris 40 jarojn…

Li pasigas la lastajn jarojn de sia vivo farante tradukojn en la hispanan, ofte nesubskribitajn, senigante, por pluvivi, la plej multajn el la pentraĵoj de sia privata artaĵkolekto, inter aliaj malmultaj havaĵoj kiujn li ankoraŭ konservis, kaj per la helpo de amikoj.

La intelekta kaj literatura agado de Pujulà dum la postmilita periodo, krom la magra esperantista laboro, estas reduktita al eldonado de kelkaj verkoj en ekzilrevuoj kaj al partopreno en pluraj literaturaj konkursoj — Floraj ludoj de Montevideo, Parizo, Bonaero, ktp. La 16-an de novembro 1957, li estis honorita en Barcelono pro sia okdeka naskiĝtaga datreveno. La 31-an de majo 1959, pro financaj kialoj, Frederic Pujulà kaj Maria Mas, lia dua edzino, forlasis Palamós por loĝi en Villebon sur Yvette, proksime de Parizo kaj de ilia filo, kaj poste en Barjamon, kie li mortis la 14-an de februaro 1963. Krom en Vikipedio, la biografio de Pujulà legeblas en la libro Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro en la rubriko Biografiaj Studoj, 1. F. Poblet. Frederic Pujulà i Vallès, verkisto, katalunisto kaj esperantisto.

Tamen, kion Imma Farré alportas al ni per sia libro Frederic Pujulà i Vallès. Recordances a cavall de dos segles (memoroj ponte inter du jarcentoj), estas lia neeldonita verkaro, kiun ŝi malkovris en la esplorado por sia doktora tezo. Pujulà vivis la lastajn jarojn de sia vivo decidite registri siajn memorojn skribe, kiel kontribuon al la historio de la lando kaj kiel patriotan devon, kiel konstateblas el la leteroj, kiujn li adresis al sia amiko, ankaŭ esperantisto, Delfí Dalmau i Gener, kiun la libro reproduktas en la sekcio Epistola selektado (1958-1962).

Kiel kunlaboranto de la gazeto El Diluvio (la diluvo) li havis rubrikon titolitan “Recuerdos sentimentales” (sentimentalaj memoroj) kaj en la post-milita periodo Pujulà verkis hispane memorojn kaj rakontojn travivitajn dum sia etapo kiel ĉefredaktoro de El Diluvio, kun la deziro ke iam ili povus esti kolektitaj en unu volumo. En la Biblioteca de Catalunya (biblioteko de Katalunio) troviĝas tre grava parto de lia dokumenta kolekto, donita de lia filo, Feddy, en 2003, integrita interalie de persona dokumentaro, kaj ĉefe, manuskriptoj de lia vasta proza kreaĵo (rakontoj, fabeloj, artikoloj, pensoj, romanoj, anekdotoj, satiroj, lingvaj meandroj…), poezio kaj teatro, en la kataluna, hispana kaj franca lingvoj. Laŭ doktoro Josep Murgades, prezidento de la doktora tezo de la aŭtorino, “temas pri tiu speco de literaturo, kiun oni faras sen intenco, senkonscie kaj ke en la kazo de Pujulà oni povus rekonstrui tutan mozaikon de senrilataj situacioj sed ĉiam kun kritika gvidlinio. Ĝi estas simpla ĝenro, tipa el la parolado, fiksita skribe kaj, jen la tubero en la afero, ke post la jaroj filologino ilin elfosis por doni al ni materialon prenitan el la propra vivo de longe antaŭcentjara mondo”. Kaj tiel registri tutan vivon, kiu malaperis pro longa postmilita periodo, laŭ la aŭtorino mem. En 2019, Feddy faris duan donacon, katalogitan sub la titolo de Anekdotoj. Temas pri leteroj adresitaj al Delfí Dalmau i Gener, en kiuj li sendis fragmentojn en prozo kun siaj aliaj memoraĵoj, esence rememoroj pri lia bohemia vivo en Parizo, plenaj de amuzaj kaj kuriozaj anekdotoj de multenombraj kaj bonfamaj pentristoj, muzikistoj, ĵurnalistoj kaj esperantistoj. En ĉi tiu korespondado, Pujulà ofte profitas por aldoni anekdotojn, enkorpigi poemojn, pligrandigi rakontitajn rakontojn aŭ iujn aldoni novajn. Ĝi ankaŭ registras la malsukcesan provon eldoni ĉi tiujn spertojn en la vivo. La filo de Dalmau, Delfí Dalmau i Argemir, disponigis la dokumentadon kiun li konservis.

Resume, la aŭtorino de la libro, kiun mi recenzas, diras: “Eldoni la memorojn kaj anekdotojn de Frederic Pujulà i Vallès estis por ni neevitebla tasko, ago de justeco preskaŭ sesdek jarojn post lia forpaso, por diskonigi ĉi tiun verkiston, fidelan al liaj idealoj kaj do persekutitan,. […] ni ne devas forgesi, ke li estis intelektulo kun firmaj respublikaj, katalunismaj kaj maldekstraj idealoj, viktimo de faŝisma subpremo kiu volis silentigi lin. Lia plumo ribelis, kaj tiel, ĝis la lastaj tagoj, li neniam ĉesis skribi kaj havis la internan esperon, ke venos la tago, kiam iu montros ĉi tiujn tekstojn al la mondo, kion ni feliĉas plenumi per la nuna volumo.”

Jen la libraj sekcioj de la kolektoj de memorajn, anekdotajn kaj epistolajn tekstojn:

Històries viscudes (travivitaj rakontoj): kolekto de dek tri memstaraj rakontoj, ordonitaj laŭ kronologia fadeno: de lia infanaĝo ĝis la jaroj pasigitaj en la malliberejo de Franco kaj en Barjamon. La titolo por ĉi tiu sekcio estas tiu kun kiu la dokumentoj aperas en la inventaro de la Biblioteca de Catalunya  (2022). Granda parto estis verkita inter 1959 kaj 1960, en kiuj, unuflanke, Pujulà ĉefe pentras portreton de Barcelono inter 1890 kaj 1910, rememoras anekdotojn kaj faktojn el siaj studentaj kaj junecaj jaroj kaj konatiĝoj kaj, aliflanke, provizas al ni informojn pri gravuloj kun eksterordinara kariero, kelkajn el kiuj li traktis dum la jaroj en kiuj li laboris kiel ĵurnalisto ĉe El Diluvio.

Aro de dek sep memoraĵoj, kelkaj kun diversaj sub-fakoj, senditaj per letero al Delfí Dalmau i Gener, konsistantaj el anekdotoj travivitaj kun pentristamikoj kaj bohemiaj gravuloj de lia juneco en Parizo kaj Barcelono, troviĝas en la sekcio Recordances a cavall de dos segles (memoroj ponte inter du jarcentoj), titolo respondanta al la maniero kiel Pujulà aludis al la memoroj danke al Dalmau pro lia bona akcepto (C. 8-letero 8). En la franca ĉefurbo, la protagonistoj estas malsamaj pentristoj, muzikistoj kaj iliaj partneroj kaj serio de ekstravagancaj roluloj, el kiuj kelkaj estas ligitaj al la esperantista mondo, kiel la Grafino de Kolovrat kaj ŝiaj du filoj kaj aliaj katalunoj kiuj vizitas ĝin por peti helpon aŭ konsilon al li. En Barcelono, ni revivas la memorojn de la bohemia vivo de Els Quatre Gats, lia ĉeesto kiel intervjuspektaklo en la Ateneu Barcelonès (barcelona Ateneo), la incidentoj de vojaĝo al Liono kiel reprezentanto de la Fira de Barcelona (barcelona foiro), la anekdotoj ĉefrolitaj de verkistoj kaj ĵurnalistoj ligitaj al la gazeto El Diluvio. Kaj en Parizo kaj en Barcelono, oni proponas al ni amuzan portreton de la atmosfero de noktaj distraj ĉambroj, en kiuj diversaj artistoj, kiel Pétomane aŭ Pepa al Pelo, plej ĝuis la klientaron.

Kaj laste sed ne balaste tiu Selecció epistolar (epistola selekto) (1958-1962): transskribo de elekto de kvindek kvar dokumentoj (leteroj kaj poŝtkartoj) eldonitaj inter Pujulà kaj diversaj korespondantoj: Delfí Dalmau i Gener, Carme Argemí i Suana, M. Eugènia Dalmau i Argemí, Santiago Albertí kaj Joan Rocamora. Kvankam parto de ĝi estas konservita en la Kolekto Frederic Pujulà i Vallès, de la Biblioteko de Katalunio, ekzistas alia konsiderinda venanta el la personaj kolektoj de la filoj de la du korespondantoj, Frederic Pujolà i Mas kaj Delfí Dalmau i Argemir, kiuj permesas al ni retrovi la lastajn jarojn de la vivo de tiu ĉi verkisto el Katalunio obstina konservi la memoron de epoko kaj ties popolo.

Al la memoroj kaj leteroj sekvas Kronologio, kiu celas doni al la legantoj ideon pri lia ampleksa literatura kaj esperantista produktado, lia ĵurnalisma kariero kaj la ĉefaj cirkonstancoj, kiuj kondamnis lin al marĝeniĝo je la fino de lia vivo kaj trapasi financajn malfacilaĵojn. Poste, estas Foto-Kolekto, en kiu oni enmetis kelkajn QR-kodojn ĉe la fino, kiuj donas aliron al pluraj portretoj de la verkisto faritaj de Picasso kaj Segundo Matilla. Fine, noma Indekso fermas la volumon.

Per ĉi tiu recenzo mi ankaŭ humile intencas ripeti la historion de la disvastigo de la kataluna situacio, internacie, per Esperanto. Krome mi esperas ke iuj katalunaj esperantistoj pretos helpi en la tradukado al Esperanto de iun ajn el la ege interesaj tekstoj de Pujulà, kiuj estas eldonitaj, kaj mi min oferas por kunordigi la aferon.